Financoj

La kapitalo de FAME plejparte konsistas el la baza kapitalo kaj la donacoj al la kapitalo. La baza kapitalo, kiu venis de la fondinto Franz Alois Meiners, origine konsistis el 50.000 DEM (proksimume 25.000 eŭroj). Intertempe multaj personoj per donacoj altigis la kapitalon al pli ol 60.000 eŭroj. Ĝuste tiu kapitalo estas aparte grava por la FAME-fondaĵo, ĉar ĝi povas daŭre resti en la fondaĵo. La profitoj el ĝi ĝiseterne estas je dispono por la fondaĵaj celoj.

 

La laboron de FAME vi povas subteni per normalaj donacoj kaj donacoj al la kapitalo. Normalaj donacoj estas rekte uzataj por niaj komunutilaj projektoj. Alternative vi povas altigi la kapitalon, kio efikas dum longa tempo.Konsideru, ĉu vi povas donaci favore al la bona laboro de FAME. Donacintoj al la kapitalo regule ricevas informojn pri la laboro de FAME.

 

Nia konto por donacoj:

FAME-Stiftung, IBAN: DE06 6145 0050 0110 0007 87

Banko: Kreissparkasse Ostalb, BIC: OASPDE6AXXX